Aleksandr Bogdanov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1873 en Sokółka | ||||
Morto | 7-an de aprilo 1928 (54-jaraĝa) en Moskvo | ||||
Mortis per | Infekta malsano vd | ||||
Tombo | Novodeviĉje tombejo vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Moskva Ŝtata Universitato faculté de médecine de l'Université impériale de Kharkov (fr) vd | ||||
Partio | bolŝeviko vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo sociologo ĵurnalisto sciencfikcia verkisto politikisto poeto kuracisto verkisto ekonomikisto revoluciulo vd | ||||
Laborkampo | Medicino, ekonomiko, filozofio, politika agado kaj kreiva kaj profesia verkado vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aleksandr Aleksandroviĉ BOGDANOV (ruse Александр Александрович Богданов; denaske Aljaksandr MALINOVSKIJ, beloruse Аляксандр Аляксандравіч Маліноўскі; naskiĝis la 10-an de aŭgusto[jul.]/ 22-an de aŭgusto 1873[greg.], mortis la 7-an de aprilo 1928) estis rusa kaj soveta fizikisto, filozofo, verkisto pri scienco-fikcio kaj revoluciulo de belorusa etneco.
Li estis ŝlosila figuro en la komenca historio de la bolŝevika frakcio de la Rusia Socialdemokrata Laborpartio, estante unu el ties kunfondintoj kaj rivalo de Vladimir Lenin ĝis esti forigita en 1909. En la unua jardeko de la Sovetunio, li estis influa kontraŭanto de la registaro de marksisma vidpunkto. Bogdanov ricevis instruadon en medicino kaj psikiatrio. Liaj sciencaj interesoj gamis el universala teorio de sistemoj al la eblo de homa plijuniĝo pere de sangotransfuzo. Li inventis originan filozofion nome “tektologio,” nune konsiderata antaŭaĵo de la teorio de sistemoj. Li estis ankaŭ ekonomikisto, kulturteoriisto, verkisto pri scienco-fikcio, kaj politika aktivulo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search